*laŭr/o

*laŭro

BOT Genro el familio laŭracoj (Laurus), kreskanta en mediteranea regiono, ĉiamverda arbo kun ledaj folioj kaj blunigraj beroj, en la antikva tempo uzata por kroni venkintojn: floranta oleandro kaj freŝaj laŭrbranĉoj, alportitaj el malantaŭ la montoj [1]; (figure) en la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro (vd laŭrokrono) Marta .
Rim.: Kp Laŭro (virina nomo)
angle:
 laurel, bay tree
beloruse:
 лаўр
bretone:
 loreenn, gwezenn-lore
france:
 laurier
germane:
 Lorbeerbaum
hispane:
 laurel
hungare:
 babérfa
katalune:
 gènere Laurus, llorer
latinece:
Laurus
nederlande:
 laurier
pole:
 laur
portugale:
 louro (subst., bot.)
ruse:
 лавр
ukraine:
 лавр

laŭroj

1.
BOT Plurnombro de „laŭro“: en Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj [2].
2.
(figure) Laŭrokrono: la laŭroj de la gloro; laŭre kroni triumfinton; rikolti laŭrojn (multe sukcesi); kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri, ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj [3]; mi bezonas nur iom ripozi — (ironie) sur viaj laŭroj, jes! (ne finu strebi post ricevi meritojn) FK
angle:
2. laurels
bretone:
1. lore, gwez-lore
france:
 lauriers
germane:
2. Lorbeeren (Sieg, Ruhm)
hungare:
2. babér(dicsőség)
nederlande:
1. lauweren 2. lauwerkrans
pole:
1. laury 2. laury
portugale:
2. laureal, laurel
ruse:
 лавры

administraj notoj