kuron/o
kurono

Ano de balta popolo,
iam loĝinta ĉe la Balta Maro en la okcidento de hodiaŭa Latvujo kaj Litovujo:
inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la ripete atakantaj
vikingoj
[1];
latgaloj, zemgaloj, selonoj kaj kuronoj estis la praloĝantoj de la nuna Latvio
[2].
- beloruse:
- курш
- germane:
- Kure
kurona
-
Rilata al kuronoj, ilia lingvo, kulturo kaj loĝata regiono:
kvankam baze balta lingvo, la malnova kurona lingvo ankaŭ estis proksime rilata
al la finn-urgraj […] lingvoj
[3];
la loĝantoj de la Kurona duoninsulo ĉiam baraktis kontraŭ moviĝanta
sablo kaj streĉoj de kaj la Balta maro kaj la Kurona laguno
[4].
- beloruse:
- курскі (куршаў)
- germane:
- kurisch K~a duoninsulo:
Kurische Nehrung.