Procedo de presarto,
en kiu reliefan lignogravuraĵon oni premas al surfaco por
produkti bildon aŭ tekston:
lignogravurado aŭ ksilografio estas tekniko de arta reproduktado,
en kiu farbo estas aplikita al reliefe gravurita ligna plato,
tiel ke la elstaraj partoj koloriĝas, poste folio de papero aŭ
ŝtofo estas presita al la gravurita plato kaj ekestas grafika bildo
[1];
Thomas Bewick (1753–1828) evoluigis ksilografion kiel reproduktan teknikon per ligno,
permesanta presi la grafikojn kune kun la kompostita teksto.
Rim.:
Laŭ germana Vikipedio la ksilografio en pli malvasta senco estas la
metodo de Thomas Bewick, Gustave Doré k.a.
plu evoluigantaj pli malnovajn metodojn de ligna gravurado, uzante V-formajn tranĉilojn kaj
malmolan kernan lignon, segitan transverse al la teksturo.
[Wolfram Diestel]