kroat/o
kroato
- Ano de sudslava etno, laŭ iuj fontoj invititaj en la 7-a jc de la bizanca imperiestro Heraklio el sia origina loĝloko ĉe la rivero Vistulo al la nuna Kroatujo; civitano de Kroatujo: en tiu regiono loĝas plimulte bosnaj serboj, sed dum jarcentoj ili vivis kiel najbaroj de islamanoj kaj kroatoj kaj ili alkutimiĝis al diverseco kaj kuna vivo [1]; la […] kroatoj havis grandan ŝtaton en 10a kaj 11a jarcentoj, post kiam ili ekapartenis al hungaroj kaj ĉiam poste ĝis 1918 havis kadre de hungara, poste aŭstrohungara ŝtato fortan aŭtonomion [2]; dum la somero de 1992, kvardek kvin mil kroatoj kaj sesdek mil hungaroj estis forpelitaj el Vojvodino por loĝigi serbojn, fuĝintajn el Kroatio [3].
1.
Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
2. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
3. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
2. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
3. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
- beloruse:
- харват
- germane:
- Kroate
- japane:
- クロアチア人 [クロアチアじん]
- nederlande:
- Kroaat
- portugale:
- croata
- ukraine:
- хорват
Kroatujo RLN (HR)
Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Zagrebo; teritorio de Respubliko Kroatujo, limanta kun Bosnujo kaj Hercegovino, Hungarujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo kaj Adriatiko: la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo [4]; Božidar Vančik […] estis elstara poeto, tradukisto kaj lingvisto, konata en Kroatujo ankaŭ ekster la Esperanto-Movado [5].
Kroatio
- angle:
- Croatia
- beloruse:
- Харватыя
- bulgare:
- Хърватия
- france:
- Croatie
- germane:
- Kroatien
- hispane:
- Croacia
- indonezie:
- Kroasia
- nederlande:
- Kroatië
- pole:
- Chorwacja, Republika Chorwacji
- portugale:
- Croácia
- rumane:
- Croația