kresp/o

krespo

KUI
Maldika pastaĵo farita el faruno miksita kun lakto kaj ovoj, kiun oni fritas en pato kaj manĝas kun sukerpulvoro; patkuko: la rizo […] uzata en ĉiu manĝo [kiel] bovlo da blanka rizo, parfumita rizo, nudeloj, vermiĉeloj, krespoj, alkoholaĵo [1]; rostado de kolbasetoj, fritado de krespoj ― ekstere ĉe bivakfajro ― fariĝas furoraĵoj de la vesperoj [2]; eblis ĝui germanan bieron, estonajn mezepokajn dolĉaĵojn, rusajn krespojn kun kaviaro [3].
1. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
2. Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero, Monato, 2000/12, p. 12
3. Monato, last: Bruas la mezepoko
angle:
crepe, pancake
beloruse:
блін, аладка
bretone:
krampouezhenn
ĉine:
薄烤餅 [bókǎobǐng], 薄烤饼 [bókǎobǐng], 薄餅捲 [báobǐngjuǎn], 薄饼卷 [báobǐngjuǎn]
france:
crêpe
germane:
Pfannkuchen, Crêpe
hungare:
palacsinta
japane:
クレープ
nederlande:
pannenkoek, flensje
pole:
naleśnik
portugale:
filhó, coscorão
ruse:
блин, оладья
svede:
pannkaka, crêpe
ukraine:
налисник, млинець

administraj notoj