Kosov/o RLN

Kosovo

GEOGPOL Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Priŝtino; teritorio de Respubliko Kosovo, limanta kun Albanujo, Nord-Makedonujo, Montenegro kaj Serbujo: kelkaj ŝtatoj uzas la nomon Aŭtonoma Provinco Kosovo kaj Metoĥio; Kosovo estis konkerita de serboj nur ekde la 12a - 13a jc [1]; fronte al la serbaj teroraĵoj en Kosovo la albana gerilo, kaj nun ankaŭ NATO, sentis sin devigataj reagi per milit-rimedoj [2].
1. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
2. Douglas Draper: Neŭtrala, Monato, 2000/03, p. 4
angle:
Kosovo
beloruse:
Косава
bulgare:
Косово
ĉine:
科索沃 [Kēsuǒwò], 科索沃 [kēsuǒwò]
france:
Kosovo
germane:
Kosovo
japane:
コソボ
nederlande:
Kosovo
pole:
Kosowo
portugale:
Kosovo

kosova

Rilata al Kosovo: kosovaj civitanoj [3]; la elstara kosova poeto, kiun la popolo konas per la kromnomo Sat Nokšiki [4].
angle:
Kosovan, Kosovar
beloruse:
косаўскі
nederlande:
Kosovaars

kosovano

Civitano de Kosovo: la albanaj kosovanoj ja aŭdacis protesti kontraŭ la serba regado [5].
5. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
Kosovan, Kosovar
beloruse:
касавар
nederlande:
Kosovaar

administraj notoj