kontamin/o [1]NeoGlo
kontamini
(tr)
- 1.

Polui ion per substanco
venena, iel danĝera por la sano:
(post la katastrofo en la Fukuŝima atomcentralo)
milionoj da personoj estos forportataj al malpli
kontaminitaj zonoj
MD11
.
- 2.

Infekti1 la medion
(akvon, grundon, legomojn, brutaron…):
konstruita laŭ la industria modelo, akvokulturo estas nenio
alia ol bredado en kaĝaroj transmetita en maran medion, kun
ĉiuj ĝiaj sekvaĵoj: koncentriĝo de stala sterko, …
bakteria kontaminado de akvo, disvastiĝo de epidemioj …
MD11
.
- angle:
- contaminate
- beloruse:
- заражаць, забруджваць
- france:
- contaminer
- germane:
- kontaminieren, verseuchen
- ruse:
- 1. заражать, загрязнять 2. заражать
kontamino, kontaminado
- 1.


La ago aŭ procezo kontamini;
la stato de io kontaminita:
ĝis nun ne estas klare kie troviĝas la fonto de la PCB-kontaminado
Monato
.
- 2.
Ŝanĝiĝo de formo aŭ signifo de lingva elemento (vorto,
esprimo) kaŭzita de influo de alia iel proksima elemento:
kronika kontamino inter „registaro“ kaj „estraro“
[2].
- angle:
- contamination
- beloruse:
- заражэньне, забруджваньне, кантамінацыя
- france:
- contamination
- ruse:
- 1. заражение, загрязнение 2. контаминация
1.
Erich Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Art. „verseuchen“.