*konsol/i PV

*konsoli

(tr)
1.
(iu) Mildigi ies ĉagrenon, bedaŭron, doloron kaj reesperigi lin per afablaj kuraĝigaj paroloj: ni provis konsoli la kompatindan orfon; oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto [1].
2.
(io) Malakrigi, mildigi ies doloron aŭ bedaŭron: malmulte da aferoj konsolas nin, ĉar malmulte da aferoj nin afliktas; konsola espero, iluzio.
angle:
console, cheer, comfort, solace, soothe
beloruse:
суцяшаць, супакойваць, заспакойваць
ĉeĥe:
smířit se, usmířit se
ĉine:
安慰 [ānwèi], 宽慰 [kuānwèi], 慰 [wèi], 抚慰 [fǔwèi], 抚 [fǔ]
france:
consoler, réconforter, soulager
germane:
trösten
hispane:
consolar
japane:
慰める [なぐさめる], 和らげる [やわらげる], 癒やす [いやす]
katalune:
consolar, reconfortar
nederlande:
troosten
pole:
pocieszać
portugale:
consolar, aliviar
rumane:
consolare
ruse:
утешать, утешить
slovake:
zmieriť sa

konsolo

Paroloj aŭ ago de konsolanto: stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro [2]; mi akceptus dankeme viajn konsolojn.
2. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
angle:
consolation, comfort, solace
beloruse:
суцяшэньне
ĉeĥe:
útěcha
ĉine:
慰藉 [wèijiè]
france:
consolation, réconfort, soulagement
germane:
Trost
hispane:
consuelo
japane:
慰め [なぐさめ], 慰安 [いあん]
katalune:
consol, reconfort
nederlande:
troost
pole:
balsam, pociecha
rumane:
confort, consolare
ruse:
утешение
slovake:
potecha, potešenie, útecha
tibete:
སེམས་གསོ་

konsoliĝi

Trovi konsolon, retrankviliĝi post ĉagreno, malafliktiĝi: Kalipso ne povis konsoliĝi pri la foriro de Uliso; konsoliĝas mizerulo, se li ne estas sola.
beloruse:
суцешыцца
france:
se consoler
japane:
自分を慰める [じぶんをなぐさめる], 慰められる [なぐさめられる]
pole:
pocieszyć się
rumane:
pentru a inveseli
ruse:
утешиться

nekonsolebla

Kiu ne trovas konsolon, restas dolora, bedaŭra...: nekonsolebla doloro.
beloruse:
няўцешны, беспацешны
ĉeĥe:
neutěšený
ĉine:
欲絕 [yùjué]
france:
inconsolable
japane:
慰めようのない [なぐさめようのない]
pole:
nieukojony, nieutulony
rumane:
neconsolat, îndurerată
slovake:
bezútešný

senkonsola

Ne havanta konsolon, ne akceptanta konsolon, senespera: la senkonsola grizo de la ĉiutaga laboro [3].
3. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
beloruse:
няўцешны, беспацешны
ĉeĥe:
neutěšený
france:
sans consolation
japane:
慰めのない [なぐさめのない]
pole:
niepocieszony, ponury
rumane:
sumbru, morocănos
slovake:
bezútešný

administraj notoj

~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~ebla: Mankas dua fontindiko.
ne~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.