konĥoid/o, konkoid/o [1]
konĥoido, konkoido

-
(de ebena kurbo `K`,
rilate al punkto `O`)
Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj
tiaj punktoj `M`, ke la distanco `MN` egalas al
iu konstanto `l`, kie `N`
estas la
intersekcopunkto de la rekto `OM` kaj de la kurbo
`K`:
paskala limako estas
konĥoido de cirklo rilate al punkto de ĝi:
la polusa ekvacio de konĥoido de rekto estas de
la tipo `rho=(a//cos theta)+l`.
Rim.: Ni opinias la formon „konĥoido“ preferinda al „konkoido“ pro la etimologio, sed eblas advokati por ĉi-lasta surbaze de ĝia aŭtoritateco kaj de la proksimeco kun la vorto „konko“, ja la etimologia interpreto de la vorto estas „konkforma“.
konĥoidoj de rekto
- angle:
- conchoid conchoid of Nicomedes.
- beloruse:
- канхоіда
- france:
- conchoïde conchoïde de Nicomède.
- germane:
- Konchoide Konchoide von Nikomedes.
- nederlande:
- conchoïde, schulplijn conchoïde van Nicomedes.
- perse:
- صدفوار صدفوار نیکومد.
- pole:
- konchoida konchoida Nikomedesa.
- portugale:
- concóide
- ruse:
- конхоида конхоида прямой.