konfirmaci/o Z
konfirmacio
-
Rito, plenumata
super baptitoj en diversaj eklezioj, celanta konfirmi
la baptan sakramenton:
[la malriĉa knabo] pruntis al si la konfirmacian
surtuton kaj la botojn de la filo de sia mastro
[1];
Ib devis nun komenci la vizitadon de antaŭkonfirmaciaj
lecionoj
[2].
Rim.: En katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj temas pri sakramento, donita ekz-e de episkopo. En protestantaj eklezioj temas pri kredkonfeso.Rim.: En sia traduko de la Fabeloj Zamenhof uzis la formon „konfirmo“, „konfirmi“, sed tamen uzis la radikon „konfirmaci“ en adjektiva formo, supozeble pro la malfacilo pluderivi adjektivon de „konfirmo“. Ekde PIV1 la radiko „konfirmaci“ estas prezentata kiel preferinda por la senco kristana.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino
- angle:
- confirmation (kristanismo)
- beloruse:
- канфірмацыя
- ĉeĥe:
- biřmování, konfirmace
- ĉine:
- 坚信礼 [jiānxìnlǐ], 坚振 [jiānzhèn], 坚振礼 [jiānzhènlǐ]
- france:
- confirmation (christ.)
- germane:
- Firmung [katolika], Konfirmation [protestanta]
- japane:
- 堅信礼 [けんしんれい], 按手式 [あんしゅしき]
- nederlande:
- vormsel
- pole:
- bierzmowanie
- portugale:
- confirmação
- rumane:
- confirmare
- ruse:
- конфирмация
- slovake:
- konfirmácia
konfirmacii
(tr)
- Doni la konfirmacion al iu. konfirmi 4
- angle:
- confirm (kristanismo)
- beloruse:
- канфірмаваць, рабіць канфірмацыю
- ĉeĥe:
- biřmovat
- france:
- confirmer (christ.), donner la confirmation (christ.)
- germane:
- firmen [katolika], konfirmieren [protestanta]
- japane:
- 堅信を授ける [けんしんをさずける]
- nederlande:
- vormen (r.k.)
- pole:
- bierzmować
- rumane:
- confirma
- ruse:
- конфирмовать, совершить конфирмацию
- slovake:
- birmovať
administraj notoj
~i:
Mankas dua fontindiko.