kondiment/o PIV1

kondimento

KUI(malofte)
Spicaĵo: vinagro […] estas ofte uzata en kuirarto, ĉefe por vinagrosaŭcoj kaj peklado, oni ankaŭ povas uzi ĝin kiel kondimento [1]; misoo estas japana kondimento, kiu konsistas plejparte el fermentataj sojfaboj kun variaj partoj de rizo, salo aŭ hordeo [2]; ĉatnio estas spicita konfitaĵo aŭ kondimento, precipe el mangoj, manĝata kutime kun viando [3]; la vilaĝo starigis modernan industrian komplekson de 26 fabrikoj koncernaj al manĝaĵoj, kondimentoj, farmacio, trinkaĵoj, biero, presado, pakado ktp [4].
angle:
condiment
beloruse:
прыправа, спэцыя
ĉeĥe:
pochutina
ĉine:
調料 [tiáoliào], 調味料 [tiáowèiliào], 香料 [xiāngliào], 調味品 [tiáowèipǐn], 作料 [zuóliao], 佐料 [zuǒliào]
france:
condiment, assaisonnement
germane:
Würze, Gewürz
japane:
調味料 [ちょうみりょう], 薬味 [やくみ]
nederlande:
specerij, kruiderij
perse:
چاشنی، ادویه
pole:
przyprawa
portugale:
tempero, condimento
rumane:
condimente
ruse:
приправа, специя
slovake:
pochutina

kondimenti

(malofte) (tr)
Pligustigi per kondimento: la bovidaĵon […] vi povus iomete gustumi, se ĝi ne estus rostita kaj kondimentita [5]; torteloj […] kondimentitaj per tomata saŭco [6]. VD:spici1
angle:
to flavor with condiment
beloruse:
прыпраўляць, запраўляць (ежу)
ĉeĥe:
ochutit
ĉine:
調味 [tiáowèi], 香味 [xiāngwèi]
france:
condimenter, assaisonner
germane:
würzen
japane:
味付けする [あじつけする]
nederlande:
kruiden
perse:
چاشنی زدن (به)، ادویه زدن (به)
pole:
przyprawiać
ruse:
приправлять
slovake:
ochutiť

administraj notoj

pri kondiment/o :
  (1) Cxu salo estas kondimento?
  [MB]
pri kondiment/o :
  Sxajnas al mi, ke kondimento estas plantdevena; ekskludas do salon.
  [PP]