klast/o PIV2
klasto
(en sedimento) Rompopeceto de pli malnova
rokaĵo:
la sedimentoj deponitaj dum tiu ĉi fazo estas precipe mardevenaj, malgrand-eraj
klastoj (polvoŝtonoj kaj argiloŝtonoj), kalkoŝtonoj kaj evaporitoj dum seka
klimato
[1];
la tiam demetitaj sedimentoj estas klastaj, pli grand-eraj kiam la reliefo
plialtiĝas, kaj malpli grand-eraj kiam ĝi ebeniĝas
[2];
ĉiuj ĉi vejnoj kreiĝas en originaj argilsedimentoj metamorfe rekristaliĝintaj en
gnejsojn, la origine vitreca substanco kun klastoj penetras laŭe kaj
transverse de la folieco
[3].
1.
James M. Mabesoone: Cikleco en la geologia evoluado de la Tero, Scienca Revuo, 01/2007, p. 3
2. James M. Mabesoone: Cikleco en la geologia evoluado de la Tero, Scienca Revuo, 01/2007, p. 11
3. Petr Rajlich: Bohemia Kratero, Pseudotahilitoj, Scienca Revuo, 01/2007, p. 25
2. James M. Mabesoone: Cikleco en la geologia evoluado de la Tero, Scienca Revuo, 01/2007, p. 11
3. Petr Rajlich: Bohemia Kratero, Pseudotahilitoj, Scienca Revuo, 01/2007, p. 25
- angle:
- clast
- france:
- claste
- germane:
- Klast
- nederlande:
- klast
- ruse:
- класт