*klaft/o PV
*klafto
- Malnova mezurunuo de longo aŭ profundo, responda proksimume al la distanco inter la pintoj de la etenditaj brakoj de plenkreskulo, respektive 6 - 10 futoj (franca: 195 cm; angla, germana: 183 cm; rusa: 213 cm): 171 klaftoj sub la supraĵo de la akvo [1]; ili alproksimiĝas al ia lando kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn [2]; la boato fornaĝis kelkajn klaftojn for de la bordo [3]; nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo [4]; tiu kirko de la Releviĝo rondforma, simetria, […] havas po 30 klaftojn laŭlonge kaj laŭlarĝe [5]; la infero falis dek mil klaftojn pli profunden [6].
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. La Nova Testamento, La agoj 27:28
3. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 29a
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. La Nova Testamento, La agoj 27:28
3. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 29a
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- fathom
- beloruse:
- сажань
- ĉeĥe:
- sáh
- ĉine:
- 㖊 [xún], 英寻 [Yīngxún]
- france:
- toise (mesure de longueur), brasse (mesure de longueur)
- germane:
- Klafter, Faden (Tiefenmaß)
- hispane:
- toesa
- hungare:
- öl (hosszmérték), fonál (mélységmérték)
- itale:
- braccio (antica misura)
- japane:
- 両手を広げた長さの単位 [りょうてをひろげたながさのたんい], 尋 [ひろ]
- nederlande:
- vadem
- pole:
- sążeń
- rumane:
- stânjen
- ruse:
- сажень, фатом, морская сажень
- slovake:
- siaha
- ukraine:
- сажень (міра довжини)