kladoni/o

kladonio

BOT Genro de likenoj (Cladonia): kladonio estas genro de askolikenoj el la familio kladoniacoj, kies talo konsistas el du partoj: unuavica talo sursubstrate kuŝa (krusteca, skavameta aŭ pli malofte folieca), sur kiu kreskas duavica talo stara (nomata podecio), en formo de branĉoj, kornoj aŭ funeloj, portanta la apoteciojn […], iliaj simbiozantoj estas verdaj algoj el la genro Asterochloris [1]; naturo sur multjare frostiĝinta tero estas sufiĉe malriĉa […], ne eblas havi profundajn radikojn, ofte tie estas kladonio [2].
beloruse:
ягель
france:
cladonie
germane:
Becherflechte, Säulenflechte, Korallenflechte, Rentierflechte
hungare:
serlegzuzmó
japane:
ハナゴケ
katalune:
cladònia
latinece:
Cladonia
nederlande:
bekermos
pole:
chrobotek
rumane:
cladonia fimbriata
ruse:
ягель, олений мох
svede:
bägarlav
ukraine:
ягель, оленячий мох

administraj notoj