kiv/o PIV2
kivo
↝ 
Manĝebla frukto de specio Actinidia delicosa, plej ofte ovo-forma, inter 5 kaj 8 centimetrojn longa, kun bruna ŝelo, mallongaj haroj kaj verda karno punktita de nigraj semetoj: vitaminon C […] entenas kruda kaj acida brasiko, cepo, kivo, citrono, oranĝo, kapsiko, rozbero [1].
Rim.: La vorto „kivo“ estas novaldonaĵo en PIV 2002. Ĝi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon „kivifrukto“. Efektive la frukto estas nomita laŭ la birdo kivio (apterigo). [Wennergren, Bertilo]
1.
Vikipedio, Vitamino C
2. André Karwath aka Aka, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kiwi_aka.jpg
2. André Karwath aka Aka, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kiwi_aka.jpg
- angle:
- kiwi
- beloruse:
- ківі (плод)
- bulgare:
- киви
- ĉeĥe:
- kiwi (plod)
- france:
- kiwi (fruit)
- germane:
- Kiwi
- hispane:
- kiwi (fruto)
- katalune:
- kiwi (alim.)
- latinece:
- Actinidia delicosa
- nederlande:
- kiwi (fruit)
- perse:
- کیوی
- pole:
- kiwi (owoc), aktinidia chińska lub smakowita, agrest chiński
- portugale:
- quiuí, kiwi
- slovake:
- kivi (plod)
- turke:
- kivi
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.