*kil/o UV
*kilo

-
Malsupra ĉeftrabego, iranta de la antaŭa ĝis la posta parto
de ŝipo kaj sur kiu sin apogas la tuta ĉarpentaĵo:
la kilo estas kvazaŭe la spino de la ŝipo;
la boato kuŝis havante la kilon ĉielen
[1];
ho vi, ĉarma Nigra Maro, […] en via furiozo, kiom multajn kilojn
vi rompis
[2]?
Johano […] sidis ĉe la kilo kaj ludis instrumenton
[3];
ĉirkaŭ la kilo de l' ŝipo naĝanta fortego ekbruis
[4].
kareno

1.
Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto III
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, El Odeso ĝis Konstantinopolo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto

- angle:
- keel
- beloruse:
- кіль
- bretone:
- kein (ar vag)
- bulgare:
- кил
- ĉeĥe:
- člunek
- ĉine:
- 龍骨 [lónggǔ]
- france:
- quille (de bateau)
- germane:
- Kiel
- hispane:
- quilla
- hungare:
- hajótőke, hajógerinc
- japane:
- キール, 竜骨 [りゅうこつ]
- katalune:
- quilla
- nederlande:
- kiel kiel
- pole:
- kil, stępka
- portugale:
- quilha
- ruse:
- киль
- slovake:
- člnok
- turke:
- gemi omurgası
- ukraine:
- кіл