*kerub/o
*kerubo
- 1.
-
Supernatura estaĵo, en formo de flugilhava virbovo kun homa
kapo:
Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon
kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo
[1];
la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj
flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia,
al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj
[2];
Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento
[3].
- 2.
-
Anĝelo de la dua ĉiela ĥoro.
serafo.
- 3.
-
Pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta flugilhavan
infanon (plej ofte ― virknabon) aŭ nur la kapon.
Rim.:
Ĝi neniel rilatas al kerubo2
sed al Eroso.
- 4.
- (figure)
Ĉarma infano.
- angle:
- 1. cherub, shedu, lamassu 2. cherub 3. cherub 4. cherub
- beloruse:
- херувім
- bretone:
- kerubin 4. kaezhig Doue
- bulgare:
- херувим 4. херувимче, ангелче
- ĉeĥe:
- cherub, cherubín
- ĉine:
- 1. 智天使 [zhìtiānshǐ], 基路伯 [jīlùbó]
- france:
- 1. chérubin (ange zoomorphe)
2. chérubin
(ange du deuxième chœur) 4. chérubin (enfant charmant), ange (enfant charmant)
- germane:
- 1. Cherub 2. Cherub 3. Putte 4. Augenstern, goldiges Kind
- hispane:
- 1. querubín 2. querubín 3. ángel 4. ángel (niño encantador)
- hungare:
- 1. kerub 2. kerub 4. kisangyal
- itale:
- 1. cherubino 2. cherubino 3. cherubino, angioletto, putto, amorino 4. cherubino, angioletto, amore (amorino, putto)
- japane:
- 天使ケルビム [てんしケルビム], ケルビム, 智天使 [ちてんし], 丸ぽちゃ顔のかわいい子ども [まるぽちゃかおのかわいいこども]
- nederlande:
- cherubijn
- perse:
- 1. کروبی 2. کروبی، فرشتهی مقرب
- pole:
- cherubinek, amorek, aniołek 1. cherub 2. cherub, cherubin 3. putto, amorek, cherubinek (pot., niepoprawnie), aniołek (pot.)
- ruse:
- 2. херувим 4. херувим
- slovake:
- cherub, cherubín
- ukraine:
- херувим