*karton/o
*kartono
- 1.
- Materialo de sama konsisto kiel papero, sed pli dika kaj ofte kruda; foje konsistanta el pluraj diversmaniere kungluitaj folioj: li tenas kvadratan pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero [1]; [laki] diversajn objektojn, por fari ilin netramalsekiĝaj, kartono, tiel lakita, fariĝas malmola, kiel ligno [2]; [li el] sia plumba redingoto etan slipon el blanka kartono kun skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj [3]; kartona kirasŝipo Metrop ; [ili] kolektas la paĝojn kun la demandoj en kartona skatolo [4]; Eriko faris el kartono dometsimilan ŝirmilon por sia tablolampo [5]; la kovrilo de la libro, el fortika kartono, montras iun griz-brunan montaran pejzaĝon [6].
- 2.
- Objekto el tiu materialo, ŝildo aŭ skatolo: [li] tenos mane kartonon (t.e. ŝildon el kartonpeco), sur kiu grandlitere skribiĝis VALĈEFA kaj dikfingre veturpetos [7]; [li] havis tutan ilaron de kolektisto, pinglojn, prenilojn, kartonojn, […] ĉiuspecajn pulvorojn [8]. karto1, kartonskatolo
1.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 41. Aliajn Gvidas Kaj Mem Ne Vidas.
5. Stellan Engholm: Vivo vokas, I.
6. Monato, Guido Van Damme: Horon da legado, vivon da pripensado, 2004
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 25
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 41. Aliajn Gvidas Kaj Mem Ne Vidas.
5. Stellan Engholm: Vivo vokas, I.
6. Monato, Guido Van Damme: Horon da legado, vivon da pripensado, 2004
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 25
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
- angle:
- cardboard, pasteboard
- beloruse:
- кардон
- bretone:
- karton
- bulgare:
- картон
- ĉine:
- 紙板 [zhǐbǎn], 卡紙 [kǎzhǐ], 板紙 [bǎnzhǐ]
- france:
- carton (matière)
- germane:
- Karton, Pappe
- hispane:
- cartón
- hungare:
- karton (papír)
- japane:
- 厚紙 [あつがみ], 板紙 [いたがみ], ボール紙 [ボールがみ]
- katalune:
- cartó, cartró
- nederlande:
- karton
- okcitane:
- carton
- pole:
- karton, tektura
- rumane:
- cartuș
- ruse:
- картон
- ukraine:
- картон
kartoni
- Kovri, bindi per kartono: bone kartonita kaj preskaŭ perfekte presita libro [9].
9.
La Ondo de Esperanto, 2001, №6
- angle:
- carton (verb)
- beloruse:
- упакоўваць у кардон
- ĉine:
- 用紙板裝訂 [yòngzhǐbǎnzhuāngdìng]
- france:
- cartonner
- germane:
- kartonieren
- japane:
- 厚紙の表紙で製本する [あつがみのひょうしでせいほんする]
kartonaĵo
- Objekto el kartono: ni preterpasas en la strato almozpetanton, kun hundo osteca, kaj iom da kartonaĵo por lito aŭ nokta ŝirmejo [10]; unufoje monate ni veturigas niajn malplenajn botelojn, plastajn skatolojn, kartonaĵojn ktp al la plej proksima reciklejo [11]; trafa priskribo de aro da rolantoj, ĉiu havas propran karakteron, neniu el ili estas kliŝa kartonaĵo (vd stereotipo2, kliŝo3) kiel tre ofte okazas en krimromanoj [12].
10.
Monato, Paul Gubbins: Retmesaĝo, petmesaĝo, 2014
11. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
12. Monato, Boris Kolker: Inter la dek plej bonaj romanoj
11. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
12. Monato, Boris Kolker: Inter la dek plej bonaj romanoj
- beloruse:
- кардонны выраб
- ĉine:
- 紙板 [zhǐbǎn]
- germane:
- Pappe (Gegenstand)
- japane:
- 厚紙の製品 [あつがみのせいひん], ボール箱 [ボールばこ]
administraj notoj
~i
:
Mankas dua fontindiko.