karmanjol/o

karmanjolo

HIS
Franca revolucia kanto kaj danco: l' almozulo kun kolegoj dancas farandolon kaj ebriaj ili grakas venĝan karmanjolon [1]; Vivu la son' de l' plejbon', | Vivu Majstra l' geni'! (laŭ la karmanjolo) [2].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, L' Almozulo
2. Mia ĝardeno ploras pro la bataloj, Aŭstraliaj Esperantistoj 419, 2011-09-20
angle:
 Carmagnole
france:
 Carmagnole
germane:
 Carmagnole
ukraine:
 карманьйола (пісня і танець)

administraj notoj