kardiolog/o PIV1

kardiologo

MED Kuracisto, kies fako estas kardiologio. SIN:korkuracisto
Rim. 1: Eblas ankaŭ trovi (sed ne en PIV) la sinoniman terminon kardiologiisto [1], logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko kardiologi/o. Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla „i“, oni normale preferas la sensufiksan vorton kardiologo [2].
Rim. 2: Kelkaj esperantistoj provis enkonduki la sinonimon korkuracisto [3]. Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia. Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas laŭsence tute rajta.
angle:
cardiologist
beloruse:
кардыёляг
ĉeĥe:
kardiolog
france:
cardiologue
nederlande:
cardioloog
pole:
kardiolog
rumane:
cardiolog
ruse:
кардиолог
slovake:
kardiológ
ukraine:
кардіолог

administraj notoj