3kandelabr/o

kandelabro

1.
Luksa plurbranĉa kandelingo: faru kandelabron el pura oro per forĝa laboro [1]; sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉformajn brakojn Marta ; la arĝenta sabata kandelabro verŝis sian festan lumon sur la piece gajajn vizaĝojn [2].
2.
Simile aranĝita lampingo: la kapelo estis senfenestra kaj nur duone lumigita per kvarlampa kandelabro, staranta en la mezo [3]; ŝi volis, se ne estingi la lumojn, almenaŭ malpligrandigi ilian blindigan krudecon: alproksimiĝante al la unua kandelabro, ŝi penis turni ĝiajn kranojn [4]. VD:lustro
angle:
candelabrum, candelabra
beloruse:
кандэлябр
bulgare:
канделабра, полилей
ĉeĥe:
kandelábr, víceramenný svícen
ĉine:
烛架 [zhújià]
france:
candélabre
germane:
Armleuchter, Kandelaber, Girandole
hispane:
candelabro
hungare:
kandeláber, karos gyertyatartó
japane:
枝付き燭台 [えだつきしょくだい]
katalune:
canelobre
nederlande:
kandelaber, armkandelaar, kroonluchter
perse:
شمعدان (چندشاخه)
pole:
kandelabr
ruse:
канделябр
slovake:
svietnik (viacramenný prepychový)
ukraine:
канделябр

sepbraka kandelabro

REL Kandelingo kun po tri brakoj ambaŭflanke, tiel ke ĝi portas entute sep kandelojn; grava simbolo de judismo: ĉirkaŭkradita estrado, sur kies balustrado staris diversaj sanktaj objektoj, interalie la sepbraka templa kandelabro [5].
angle:
menorah
beloruse:
сямісьвечнік
france:
menorah
germane:
siebenarmiger Leuchter, Menora
hebree:
מְנוֹרָה

administraj notoj

sepbraka ~o : Mankas dua fontindiko.