kabin/o

kabino   Vikipedio

(evitinde)
Kajuto, precipe de aeraj veturiloj, t.e. telfero, lifto, aerŝipo, aviadilo: iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj [1]; D. Kirchner el Köln okupiĝas per konceptado de sportglisilaj pilotkabinoj jam plurajn jarojn [2]; kabino de ĝibraltara telfero veturas eksteren el Ĝibraltaraj Botanikaj Ĝardenoj al pinto de Roko de Ĝibraltaro [3]; la F 13 estis unumotora subflugila aviadilo, kiu kapablis liveri 4 pasaĝerojn en fermita kabino [4]. SIN:gondolo
Rim.: Kvankam „kabin“ estas internacie uzata por veturila ĉambreto, ĝi ne harmonias kun „kabineto“. Do la fundamenta „kajuto“ estas preferinda.
1. F. Omelka: Magalhaes, [antaŭ 1960]
2. K. Franc: La avio, pri kiu oni parolas, SAEST 1982, p. 56a
3. Vikipedio, Ĝibraltaro
4. Vikipedio, Junkers F-13

administraj notoj