1gondol/o

gondolo

1.
Longa, plata barketo, kun ambaŭ ekstremaĵoj levitaj en formo de cignokolo, movata per stangoj aŭ remiloj, kaj uzata en Venecio: la veneciaj gondoloj havas platan fundon, tiel ke ili povu senĝene transiri de la akvo al la tero kaj inverse [1]; en la kanaloj inter la palacŝipoj veturis centoj de malgrandaj arĝentgondoloj ĉiudirekten [2]; neniam en mia vivo mi gondolos tra la aero [3].
2.
(evitinde) [4] Kajuto de aerŝipo: la longbalono, en kiun Giffard konstruis la vapormaŝinon, estis 44 m longa kaj havis la volumenon de 2 500 kubaj metroj, gondolo kaj motoro pendiĝis sur trabo sub la balono [5].
1. Vikipedio, Gondolo
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
4. Vikipedio, Kosmolifto
5. Vikipedio, Aerŝipo
angle:
 gondola
beloruse:
 гандола
bulgare:
 гондола
ĉeĥe:
 kabina vzducholodi, koš balónu, prostor pro motor letadla
france:
 gondole
germane:
 Gondel
hispane:
 góndola
hungare:
 gondola
katalune:
 góndola
nederlande:
 gondel
pole:
 gondola
portugale:
 gôndola (embarcação)
ruse:
 гондола
slovake:
 kabína vzducholode, kôš balónu
svede:
 gondol
ukraine:
 ґондола

gondolisto

Gondolveturigisto, gondolkondukanto: la gondolisto kutime staras, sed lerte kliniĝas antaŭ pasotaj pontoj [6]. SUP:ŝoforo
angle:
 gondolier
beloruse:
 гандальер
bulgare:
 гондолиер
ĉeĥe:
 gondoliér
france:
 gondolier
germane:
 Gondoliere, Gondelführer
hispane:
 gondolero
hungare:
 gondolás
katalune:
 gondoler
nederlande:
 gondelier
pole:
 godolier
portugale:
 remador de gôndola
ruse:
 гондольер
slovake:
 gondolier
svede:
 gondoljär
ukraine:
 гондольєр

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.