*jup/o UV
*jupo
Vesto
kovranta la malsupran parton de la korpo, ĉirkaŭpendante de la
talio:
rigida tola jupo
[1];
[li] mallongan jupon ĉirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun bluaj kaj
blankaj strioj
[2];
li kaptis la jupon de la patrino, kvazaŭ li volus ĝin kisi
[3];
ŝia jupo leviĝis kaj oni vidis blankajn ŝtrumpojn kaj tolajn ŝuojn
[4];
duonlonga (ĝisgenua) jupo
[5];
mini-jupo
[6];
lernantoj pli kaj pli vestas sin laŭplaĉe: […] knabinoj per longaj
jupoj fenditaj ĝis la femuroj, aŭ per mallongaj jupoj, kiuj videbligas
la kalsoneton
[7];
Lepido revenis al la benko kun la jupo de sia tuniko plena je prunoj
[8].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
4. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
5. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.
6. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika, 2007
7. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Disputo neniel harfenda, 2006
8. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria

- angle:
- skirt
- beloruse:
- спадніца
- bretone:
- brozh
- bulgare:
- пола
- ĉeĥe:
- sukně
- ĉine:
- 裳 [cháng], 裙子 [qúnzi], 裙 [qún]
- france:
- jupe
- germane:
- Rock
- greke:
- φούστα
- hispane:
- falda
- hungare:
- szoknya
- indonezie:
- rok
- itale:
- gonna
- japane:
- スカート
- nederlande:
- rok
- pole:
- spódnica
- portugale:
- saia
- ruse:
- юбка
- slovake:
- sukňa
- svede:
- kjol
- ukraine:
- спідниця
subjupo
Jupo
portata sub la ekstera jupo:
lana subjupo
[9];
tula subjupo
[10];
la ĉolinoj estas la indiĝenaj virinoj de la boliviaj Andoj, kiuj
portas sian hararon en du longaj harplektaĵoj, duonsferan ĉapelon,
[…] kaj faldumitan jupon kun multaj subjupoj
[11].
9.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 24
10. Vikipedio, Tulo (teksaĵo)
11. F. Gutiérrez, trad. G. Tabard kaj M. Burghelea: Bolivio: la lukto de feminista ĉolino estas nun ĉe Interreto, Global Voices, 2019-11-16
10. Vikipedio, Tulo (teksaĵo)
11. F. Gutiérrez, trad. G. Tabard kaj M. Burghelea: Bolivio: la lukto de feminista ĉolino estas nun ĉe Interreto, Global Voices, 2019-11-16
- angle:
- petticoat, underskirt tula sub~o: petticoat.
- beloruse:
- ніжняя спадніца
- bretone:
- brozh-dindan, goueledenn, lostenn-dindan
- bulgare:
- фуста
- ĉeĥe:
- spodnička
- ĉine:
- 裳 [cháng], 衬裙 [chènqún]
- france:
- jupon tula sub~o: jupon.
- germane:
- Unterrock tula sub~o: Petticoat.
- hispane:
- enagua
- hungare:
- alsószoknya
- indonezie:
- onderok, petikut, rok dalam
- itale:
- sottogonna
- japane:
- ペチコート
- nederlande:
- onderrok
- pole:
- półhalka
- ruse:
- нижняя юбка tula sub~o: нижняя юбка.
- slovake:
- spodnička, spodná sukňa
- svede:
- underkjol
- ukraine:
- нижня спідниця