jad/o
jado
Malmola kaj polurebla minerala silikato el alumino kaj kalko, verda aŭ verdeta: la olmekoj uzis jadon kaj aliajn fajnajn ŝtonojn [1]; oni elfosis pli ol 1700 objektojn el bronzo, jado, lako, argilo aŭ oro, 80 el eburo, pli ol 4600 monerojn kaj grandan kvanton de konkaĵoj [2]; arkeologoj trovis ruinon de antikva urbo kun areo de 12 kvadrataj kilometroj kaj elfosis grandan kvanton da bronzaj, jadaj kaj oraj objektoj [3]; li elfosis pli ol 400 delikatajn jadaĵojn [4].
1.
Vikipedio, Olmekoj
2. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui
3. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui
4. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui
2. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui
3. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui
4. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui
- angle:
- jade
- beloruse:
- нэфрыт
- ĉeĥe:
- ledvinec
- france:
- jade
- germane:
- Jade
- greke:
- νεφρίτης
- hispane:
- jade
- hungare:
- jade
- itale:
- giada
- katalune:
- jade
- nederlande:
- jade
- pole:
- jadeit
- portugale:
- jade
- ruse:
- нефрит
- slovake:
- nefrit, ľadvinec
- svede:
- jade
- ukraine:
- нефрит