izopren/o PIV1
izopreno

- Organika molekulo, C5H8, produktita en multaj plantoj kaj bestoj kaj kies polimero estas la ĉefa substanco en kaŭĉuko: la kolektivo […] sukcesis konstrui matricon de sensiloj […] de acetono, amoniako kaj izopreno, kiuj estas elspirataj aŭ liberigataj de haŭto [1]; la terpenoj mem estas hidrokarbonidoj kun izopren-skeleto, do konsistas el du aŭ pluraj molekuloj de simpla kombinaĵo (diolefino), nomita izopreno [2].
1.
Mike Barry: Nova ŝanco por homoj sub ruinoj, pola retradio, 2018-05-15
2. Pri la Funkcio de Spicoj en la Nutrado, revuo Fokuso, n-ro 1987/4, p.3
2. Pri la Funkcio de Spicoj en la Nutrado, revuo Fokuso, n-ro 1987/4, p.3
- angle:
- isoprene
- france:
- isoprène
- germane:
- Isopren
- ruse:
- изопрен