1instinkt/o
instinkto
- (ĉe bestoj inkluzive homoj) Denaska, t.e. nevola, ne lernebla aŭ mallernebla, interna bazo de perceptebla konduto reage al certaj stimuloj: la ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ĝi devas elekti [1]; lia instinkto […] avertis lin pri la katastrofo [2]; ŝia virina instinkto puŝis ŝin al forkuro [3]; seksa instinkto Metrop ; naturaj instinktoj [4]; li povis satigi, ĝis nun senkonscian, hodiaŭ potence vekitan instinkton detrui [5]; malhelpis lin ne la prudento, sed ia sekreta instinkto [6]; sub influo de la konstantaj intrigoj […] komencis naskiĝi instinkto de la hipokriteco [7]; gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino Marta ; sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for de la homoj Marta ; mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco [8]; Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto (intuicio) de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron [9]; subite vekiĝis en li la instinkto de la vivemo, […] volon oni ne plu havis, tio estis longe malantaŭ ili, sed ia instinkta kaj ŝajne ne motivita, malfrue vekiĝinta reago [10]. impulso, intuicio, reflekso
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
3. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
4. Stellan Engholm: Al Torento, III.
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
10. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.

- angle:
- instinct
- beloruse:
- інстынкт
- ĉeĥe:
- instinkt, pud
- ĉine:
- 本能 [běnnéng]
- france:
- instinct
- germane:
- Instinkt ~o de memkonservo: Selbsterhaltungstrieb.
- hispane:
- instinto
- hungare:
- ösztön
- japane:
- 本能 [ほんのう], 直観 [ちょっかん]
- nederlande:
- instinct
- perse:
- غریزه
- pole:
- instynkt
- portugale:
- instinto
- ruse:
- инстинкт
- slovake:
- inštinkt, pud
- ukraine:
- інстинкт
instinkta
- Originanta el instinkto (kontraste al vola, konscia ktp): Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon Marta ; instinkte la katoj konas siajn amikojn kaj malamikojn inter la homoj [11]; instinkta suspekto [12]; per restaĵo de instinkta energio, en kiu ŝia voleco ne partoprenis, ŝi daŭrigis sian alkroĉiĝadon sur la roko [13]; mia kredo do estas bazita ne nur sur persona sperto, sed […] instinkta juĝo, kiuj estas kvazaŭ hereda posedaĵo [14]; blindigite, la besto ekpanikis, henis kaj per instinkta movo ekstreme energia sendis sian rajdanton alten en aero [15].
11.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
15. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 18

- інстынктыўны
- ĉine:
- 凭直觉 [píngzhíjué], 本能 [běnnéng]
- germane:
- instinktiv
- japane:
- 本能の [ほんのうの], 本能的な [ほんのうてきな], 直観的な [ちょっかんてきな]