inicial/o
inicialo
-
Komenca litero de nomo, paĝo,
ĉapitro ktp. foje tie aparte ornamita kaj kolorigita:
MMM (germanaj inicialoj de Mai-Markt Mannheim, Manhajma Maja Foiro)
[1];
li aldonis la inicialojn de la antaŭnomoj (J kaj J)
[2];
la nomo ABBA estis formita el la inicialoj de la antaŭnomoj de la membroj
[3];
bildoj ŝajne ne ekzistis, sed mirinde belaj grandaj inicialoj
[4].
- beloruse:
- ініцыял (пачатковая літара), буквіца
- ĉine:
- 首字母 [shǒuzìmǔ], 头文字 [tóuwénzì]
- germane:
- Initiale
- ukraine:
- початкова буква