informatik/o NePiv , informadik/o PIV1

informatiko, informadiko

KOMP Komputiko: kelkfoje mi havas problemojn pensi logike, verŝajne ĉar mi studis unu jaron informatikon [1]; Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko [2].
1. E. Gardavsky: kiel oni ne skribu amleteron, soc.culture.esperanto, 1999-11-18
2. R. Fössmeier: Grupo de UNIX-uzantoj, soc.culture.esperanto, 1992-03-16
angle:
 information technology, information science
bulgare:
 информатика
ĉeĥe:
 informatika, nauka o informacích
france:
 informatique (subst.)
germane:
 Informatik
katalune:
 informàtica
nederlande:
 informatica
pole:
 informatyka
portugale:
 informática
slovake:
 informatika
ukraine:
 інформатика

informatikisto, informadikisto

Komputisto: kiel informatikisto mi multe laboras kun datumbazoj [3]; dum la laboro de niaj informadikistoj estis perdita nia adreslibro [4].
3. santvi: [Hejs-forumo], 2005-12-22
4. Radio Polonia: Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio, 2005-03
angle:
 information technologist, information scientist
france:
 informaticien
germane:
 Informatiker
katalune:
 informàtic
nederlande:
 informaticus
pole:
 informatyk
ukraine:
 інформатик

administraj notoj