indulgenc/o JED

indulgenco

KAT
Plena aŭ parta antaŭliberigo je la punoj merititaj pro pekoj, konsentita de la Eklezio laŭ difinitaj kondiĉoj (fasto, preĝo, almozo ktp): gajni, meriti indulgencojn; en Prago pastroj komencis vendi la indulgencojn en 1412 kaj minacis per inferaj punoj al tiuj, kiuj neniel volis kontribui al la milito [1]; la buleisto supreniris la podion kaj komencis la predikon por kuraĝigi la homojn ne resti sen tiom da bono kaj indulgenco, kiom la sanktaj buleoj reprezentas [2]. tie estis mi dum la indulgenco antaŭ tridekjaro [3]; VD:absolvo, pekliberigo
1. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?
2. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
3. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IV.
angle:
indulgence (catholic)
beloruse:
індульгенцыя
bulgare:
индулгенция
ĉeĥe:
indulgencie, odpustky, odpuštění hříchů
ĉine:
贖罪券 [shúzuìquàn]
france:
indulgence (cath.)
germane:
Ablass (Kath.)
hispane:
indulgencia
hungare:
búcsú (bűnbocsánat) , bűnbocsánat
itale:
indulgenza (rel.)
japane:
贖宥 [しょくゆう], 免罪 [めんざい], 贖宥状 [しょくゆうじょう], 免罪符 [めんざいふ]
nederlande:
aflaat
perse:
گذشت، چشم‌پوشی، اغماض
pole:
odpust
portugale:
indulgência (catolicismo)
ruse:
индульгенция, отпущение грехов
slovake:
odpustenie hriechov, odpustky
ukraine:
відпуст, відпущення гріхів, індульґенція

administraj notoj