1imperial/o JED

imperialo

1.
TRA Surtegmenta fako de veturilo aŭ vagono, aranĝita por sidigi veturantojn aŭ por meti pakojn: mi klarigos al vi sur la imperialo de tiu omnibuso [1]; estis tro malvarme por supreniri sur imperialon [2]; la veturigisto komencis, per helpo de kelkaj portistoj, levi tri grandegajn kestojn sur la imperialon de la veturilo [3]; oni unue prizorgis la pasaĝerojn de la interno de l’ veturilo kaj poste atentis la nemultajn vojaĝantojn sur la imperialo [4].

ĉevaltramo kun imperialo, Dresdeno, ĉ. 1880
PD  [5]
2.
KrED EKON Iama rusa dek-rubla ora monero (de 1755 ĝis 1895). VD:rublo
1. G. K. Chesterton, trad. Cecil Bean: La Naiveco de Pastro Brown
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
3. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro IX.
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III
5. http://www.deutschefotothek.de/obj30116946.html: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Oberdeck-Pferdebahnwagen_(Dresden).jpg
angle:
1. top deck of vehicle
beloruse:
1. імпэрыял 2. імпэрыял
ĉeĥe:
imperiál, oddíl na střeše dostavníku
france:
1. impériale 2. pièce d'or de dix roubles
germane:
1. Imperiale, Oberdeck (Doppelstockwagen) 2. Imperial
hungare:
1. imperiál (busztető) 2. imperiál (arany tízrubeles)
itale:
1. imperiale (aut., fer.), secondo piano di torpedone
japane:
屋上席 [おくじょうせき], 荷物置き場 [にもつおきば]
nederlande:
1. imperiaal
portugale:
1. tejadilho
ruse:
1. империал 2. империал
slovake:
imperiál
ukraine:
імперіал

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.