Iliri/o PIV1

Ilirio

GEOG Regiono en la okcidento de la balkana duoninsulo laŭlonge de la orienta bordo de Adriatiko: ilirianoj (prauloj de hodiaŭaj albanoj) regis longatempe Adriatikon de Istrio ĝis Ambrakio, antaŭ la tri iliriaj-romiaj militoj (la lasta 168-167 antaŭ Kristo) [1]. VD:Iliriko (provinco), VD:iliroj (gentaro)
1. Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio, Monato, 2007/07, p. 18
angle:
Illyria
beloruse:
Ілірыя
ĉine:
伊利里亚 [yīlìlǐyà]
france:
Illyrie
germane:
Illyrien
japane:
イリュリア
latine:
Illyricum
malnovgreke:
Ἰλλυρίς
nederlande:
Illyrië
pole:
Iliria
ukraine:
Іллірія

iliria

ARKE Rilata al antikvaj loĝantoj de Ilirio kaj ilia kulturo: tie troviĝas interalie ankaŭ la tombo de Bardhyl, reĝo de la iliria gento de la enkelejteranoj [2]; arkeologoj en Bosnio malkovris lastatempe en la rivero Neretva restaĵojn de du iliriaj ŝipetoj pli ol 2200 jaroj aĝaj [3]. VD:ilira
2. Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid, Monato, 2007/04, p. 12
3. Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio, Monato, 2007/07, p. 18
beloruse:
ілірыйскі
france:
illyrien
nederlande:
Illyrisch
pole:
iliryjski

administraj notoj