10iber/o
10ibero
- Ano de popolo loĝanta ĝis la 1a jc a. K. ĉe Mediteraneo sude de Pireneoj: tie troviĝas ruinoj de keltibera vilaĝo, kies loĝantoj (mikspopolo, konsistanta el keltoj kaj iberoj) persiste kaj kuraĝe rezistis ĝismorte longan sieĝon de romiaj legianoj [1]; malgraŭ forta influo de ibero-kaŭkaziaj kaj tjurkaj lingvoj la hind-eŭropa kerno de la lingvo oseta senteblas eĉ por nelingvistoj [2].
1.
Monato, Garbhan Macaoidh : Kampoj de Soria Antonio Machado,
universala poeto, 2004
2. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
2. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
- angle:
- iberian
- beloruse:
- ібэр
- ĉine:
- 伊比利亚人 [yībǐlìyàrén]
- france:
- ibèr
- germane:
- Iberer
- japane:
- イベリア人 [イベリアじん]
10ibera
- Rilata al iberoj aŭ Iberujo: kelkaj iberaj verkistoj ŝatas liajn pokajn poemojn [3]; Solotronik ĉerpis la tekstojn el verkoj de la ibera skolo [4]; dum la kristana lukto kontraŭ la islamaj invadintoj de la iberaj teritorioj, Jakobo transformiĝis en la grandan helpanton kaj protektanton de la kristanaro [5].
3.
Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 7
4. Monato, Jorge Camacho: Psikedela sperto
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Strato de la eŭropa kulturo, 2010
4. Monato, Jorge Camacho: Psikedela sperto
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Strato de la eŭropa kulturo, 2010
- germane:
- iberisch
10Iberujo
- Ibera Duoninsulo: laŭ tio kion mi aŭdis, oni vidus ŝipojn el Sirio, el Egiptujo, el Iberujo, el Gaŭlujo [6].
6.
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
- germane:
- Iberia