kmer/o, ĥmer/o
kmero, ĥmero
-
Ano de la ĉefa gento de Kamboĝo:
la kmeroj proksime parencas kun montara popolo Mon,
kies posteuloj vivas en
Tajlando, kaj same kun pluraj naciaj malplimultoj en la sudo de
Laoso, la
nordoriento de Kamboĝo kaj centra Vjetnamo, kies lingvoj same
tre similas al
tiu de la kmeroj
[1].
Rim.: PIV havas nur la formon kun ĥ anstataŭ k, sed tio estas senbaza. La kmera lingvo ne havas ĥ-sonon. La literoj "kh" en la nacilingva nomo "Khmer" reprezentas spiran k-sonon, ne ĥ-sonon.
- angle:
- Khmer
- beloruse:
- кхмэр
- france:
- Khmer
- germane:
- Khmer
- nederlande:
- Khmer
Ruĝaj Kmeroj, Ruĝaj Ĥmeroj

- Maoisma naciisma gerila movado, regante Kamboĝon totalisme de 1975 ĝis 1979 kiel ŝtatpartio: kiam la kamboĝanoj, kiuj pereis sub la ruĝaj ĥmeroj, havos sian internacian memortagon [2]?
2.
Monato, Paŭl Peeraerts: Amara
kromgusto
- angle:
- Khmer Rouge
- beloruse:
- чырвоныя кхмэры
- france:
- Khmers rouges
- germane:
- Rote Khmer
- kmere:
- ខ្មែរក្រហម
- nederlande:
- Rode Khmer