Ĥiron/o, Kiron/o
Ĥirono, Kirono
- 1.
En la helena kaj romia mitologio, saĝa
centaŭro, favora al homoj kaj
instruisto de herooj:
Ĥirono, la saĝa centaŭro, redonis la glavon de Pelao, kaj Pelao sukcesis eskapi
[1];
Aĥilo, filo de Diino kaj Peleo, plej prudenta viro kaj nepo de
Zeŭso, kaj edukita de sagaca Kirono
[2].
- 2.
Nomo de asteroido:
2060 Ĥirono estas tre granda asteroido en la ekstera regiono de
la sunsistemo, ĝin malkovris la 18-an de oktobro 1977 la usona
astronomo Charles Thomas Kowal kaj estas la unue
konata membro de la klaso de la centaŭroj
[3].
1.
Vikipedio, Antigona (mitologio)
2. Platon, trad. Donald Broadribb: La Respubliko, parto 3a
3. Vikipedio, 2060 Ĥirono
2. Platon, trad. Donald Broadribb: La Respubliko, parto 3a
3. Vikipedio, 2060 Ĥirono
- angle:
- Chiron
- beloruse:
- Хірон
- france:
- Chiron
- germane:
- 1. Cheiron 2. Chiron (Asteroid)
- itale:
- Chirone
- katalune:
- Quiró
- perse:
- کیرون
- pole:
- Chiron
- portugale:
- Qiron
- ruse:
- Хирон
- ukraine:
- Хірон