asteroid/o JED

asteroido

AST Astro ĉirkaŭanta la sunon kiel planedo (precipe ekster la Marsa orbito) sed kun nur kelkmetra ĝis kelkkilometra diametro, kaj alie ol planedeto kun neregula, negloba formo: „Dawn“ esploros la asteroidon Vesto [1]; ĉiam povas […] fali giganta asteroido – kiel ekzemple tiu, kiu metis finon al la mondregado de la dinosaŭroj [2]; Liisi Oterma […], profesoro pri astronomio en la Universitato de Turku […] malkovris multajn asteroidojn kaj tri kometojn [3]. VD:kometo, nanplanedo
1. Smash: Dawn jam direktas sin al la asteroida zono, Raporto.info, 2007-10-08
2. Monato, Filippo: Moderna poŝto, 2006
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №7
angle:
asteroid
beloruse:
астэроід
bulgare:
астероид
ĉeĥe:
asteroid, planetka
ĉine:
小行星 [xiǎoxíngxīng]
france:
astéroïde
germane:
Asteroid
hebree:
אַסטֵרוֹאִיד
hispane:
asteroide
hungare:
kisbolygó, aszteroida
itale:
asteroide
japane:
小惑星 [しょうわくせい]
nederlande:
planetoïde, asteroïde
norvege:
asteroide
perse:
سیارک
pole:
asteroida
ruse:
астероид
slovake:
planétka
ukraine:
астероїд, мала планета

administraj notoj