Ĥaron/o, Karon/o PIV1
Ĥarono, Karono
- 1.
- En la helena kaj romia mitologio, ruĝokula maljunulo, kiu transveturigas la mortintojn per sia barko: barko de Ĥarono / malplene pasas do tra Aĥerono [1]; de la pordego la vojo iris al la rivero Aĥerono, kie transveturigadis mortintojn por mono la maljunulo Ĥarono, pro tio la grekoj metis al mortintoj sub la langon moneron, por ke ili havu monon por la transveturo [2]; Nikso, diino de la nokto kaj malhelo laŭ la helena mitologio, kaj ankaŭ patrino de Ĥarono [3].
- 2.
- [4] Satelito de Plutono: 1978: malkovro de Ĥarono, la luno de Plutono [5]; naturaj satelitoj de Plutono: Ĥarono, Nikso, Hidro [6]; „New Horizons“ sendis al Tero multajn detalan bildojn de Plutono kaj ĝia luno Karono [7].
1.
Kalocsay: Ezopa saĝo, La prognozo
2. Vikipedio, Hadeso
3. Vikipedio, Nikso (luno)
4. Astronomia Terminaro
5. Vikipedio, 22-a de junio
6. Vikipedio, Natura satelito
7. A. Wandel: Novaj horizontoj trans Plutono, La Ondo de Esperanto, 2017:12
2. Vikipedio, Hadeso
3. Vikipedio, Nikso (luno)
4. Astronomia Terminaro
5. Vikipedio, 22-a de junio
6. Vikipedio, Natura satelito
7. A. Wandel: Novaj horizontoj trans Plutono, La Ondo de Esperanto, 2017:12
- angle:
- Charon
- beloruse:
- Харон
- france:
- Charon
- germane:
- Charon
- hispane:
- Caronte
- itale:
- Caronte
- japane:
- カロン
- katalune:
- 1. Caront (mit.) 2. Caront (astr.)
- malnovgreke:
- Χάρων
- nederlande:
- Charon
- perse:
- خارون
- pole:
- Charon
- rumane:
- Charon
- ruse:
- Харон
- serbe:
- Харон
- ukraine:
- Харон