1hien/o

hieno

ZOO
Nokta rabobesto el Afriko kaj Azio, sin nutranta per kadavraĵoj; genro el familio hienedoj (Hyaena): mi aŭdis ĉi tie la plendajn voĉojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj, sed mi ne forkuradis [1]; inter vi rondiras malbonaj homoj, kiel hienoj en la ŝafejo [2]; la malbono, kiel hieno, neniam iras unuope [3]; la ŝakalo kaj hieno donas sian vivon, por savi siajn idojn [4]; anstataŭ muziko sonis nokte ĝemantaj blekoj de l' hienoj, kaj de tempo al tempo la potenca voĉo de la leono [5].

Striohieno (Hyaena hyaena), Bestoĝardeno Indira Gandhi, Visakhapatnam
CC BY-SA 3.0  [6]
angle:
hyena
beloruse:
гіена
bretone:
bleiz-broc'h
bulgare:
хиена
ĉeĥe:
hyena
ĉine:
鬣狗 [liègǒu]
france:
hyène
germane:
Hyäne
greke:
ύαινα
hispane:
hiena
hungare:
hiéna
indonezie:
hiena
itale:
iena
japane:
ハイエナ
katalune:
hiena
latinece:
Hyaena
nederlande:
hyena
perse:
کفتار
pole:
hiena
portugale:
hiena
ruse:
гиена
slovake:
hyena
svede:
hyena
ukraine:
гієна

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.