hiat/o

hiato

1.
FON Senpera sinsekvo de vokaloj, konsiderata en iuj lingvoj malagrabla por la orelo, ekz-e „la arbo“, „amata infano“, „apelacii“, „hiato“: „Koreio“ havas duoblan hiaton „e-i-o“, malfacile aŭdeblan kaj prononceblan [1].
2.
SCI Breĉo en relative kontinua fenomeno (geologia tavoliĝo, klimata evoluo k.a.): kvankam la hiato inter la antaŭmilitaj kaj la intermilitaj skoloj estas granda, tamen estas ĝuste konsideri la slavan skolon ligomembro EeP .
1. Monato, Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, 2003
angle:
hiatus
beloruse:
гіятус, хіятус, розьзяў, аднагалосьсе
ĉeĥe:
hiát, průzev
ĉine:
空窗期 [kōngchuāngqī], 間隙 [jiànxì]
france:
hiatus (phon.)
germane:
1. Hiat 2. Hiatus
greke:
χασμωδία φωνηέντων
hispane:
hiato
itale:
iato
japane:
母音接続 [ぼいんせつぞく]
nederlande:
hiaat
pole:
rozziew 1. hiatus 2. rozziew
portugale:
hiato
ruse:
гиатус, стык гласных, зияние
slovake:
hiát
ukraine:
гіатус, зіяння, збіг голосних, стратиграфічна перерва

administraj notoj