*17hebre/o

*hebreo

Antikva nomo de ano de la semida popolo, kiu fiksiĝis en lando Palestino kaj konsideris Abrahamon kiel sian prapatron: la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [1]; malriĉa hebreo volis kristaniĝi FK ; Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon [2]; Hebreo preferus morti, ol manĝi porkaĵon [3]; hebreaj patriotoj diras, ke en siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj [4]. SIN:judo.
angle:
Hebrew
beloruse:
габрэй, жыд
bretone:
Hebre, Hebread
bulgare:
евреин
ĉine:
希伯來人 [xībóláirén], 希伯來人 [Xībóláirén]
france:
Hébreu
germane:
Hebräer
greke:
εβραίος
hebree:
עברי
hispane:
Hebreo
hungare:
héber
itale:
ebreo (sost.)
japane:
ヘブライ人 [ヘブライじん], ユダヤ人 [ユダヤじん]
nederlande:
Hebreeër
pole:
Hebrajczyk
portugale:
hebreu
ruse:
еврей
ukraine:
єврей

hebrea lingvo

LIN
1.
Ŝemida lingvo, kiun uzis antikvaj hebreoj; poste estis uzata kiel religia lingvo en judismo: lia bonega scio de l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio VivZam ; la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota [5].
2.
Moderna lingvo, kreita surbaze de la antikva hebrea, uzata nun en Israelo: la nuntempa hebrea lingvo estas artefarite revivigita kreitaĵo [6]. VD:jido
5. La Nova Testamento, Johano 19:17
6. Monato, David Galadí-Enríquez: Israelo 60-jara (10)
angle:
Hebrew
beloruse:
габрэйская мова 2. іўрыт
bretone:
hebraeg
bulgare:
еврейски 1. староеврейски 2. новоеврейски
ĉine:
2. 希伯莱文 [xībóláiwén]
france:
1. hébreu (langue de la Bible) 2. hébreu israélien, hébreu moderne, ivrit
germane:
Hebräisch 1. Althebräisch 2. Neuhebräisch
greke:
η εβραϊκή γλώσσα
hebree:
עברית
hispane:
hebreo
hungare:
héber nyelv
itale:
ebraico (sost.)
japane:
ヘブライ語 [ヘブライご]
nederlande:
1. Hebreeuws 2. Ivriet
pole:
język hebrajski
portugale:
hebraico (língua)
ruse:
1. древнееврейский язык 2. иврит

administraj notoj