Halep/o, Alep/o

Halepo, Alepo

GEOG
Granda urbo en la nordokcidento de Sirio, menciita unuafoje fine de de la 19a jc a.K.: la Kodekso de Halepo estis ĝis ĝia damaĝiĝo (1947) la plej malnova plena manuskripto de la masora hebrea biblio, ĝi nun enhavas ankoraŭ 295 el la originaj 487 folioj kaj troviĝas en Jerusalemo [1]; la preno de Alepo donus al Siria reĝimo regadon de teritorio, en kiu loĝas 70 % de la loĝantaro [2]; la urbo Alepo estis senpaŭze celata de raketa pafado de la ribeluloj [3].
angle:
Aleppo
arabe:
حلب
armene:
Հալէպ
beloruse:
Халеб, Алепа
ĉine:
阿勒頗 [ālēipō]
france:
Alep
germane:
Aleppo
kurde:
Helebê
turke:
Halep
ukraine:
Халеб, Алеппо

administraj notoj