Ĝoĉi/o

Ĝoĉio  

PERS Ĉingisido (m. proks. 1227), la plej aĝa filo de Ĉingisĥano; militestro partopreninta en la konkero de Ĉinio kaj Meza Azio; ekde 1227, la ĥano de la Ĝoĉia apanaĝo: la nomo Ĝoĉio signifas „fremdulo“: la ĉefa edzino de Ĉingisĥano, Börte, estis dum iom da tempo ostaĝo de malamikaj merkitoj, Ĝoĉio naskiĝis mallonge post ŝia liberiĝo kaj eble estas do filo de merkito.
angle:
Jöchi, Juchi
beloruse:
Джучы
france:
Djötchi, Joci
germane:
Dschötschi
hungare:
Dzsocsi
itale:
Djuci, Giugi, Jochi (trascr. inglese), Juchi (trascr. inglese)
portugale:
Jochi
ruse:
Джучи

Ĝoĉia apanaĝo  

HIS La nordokcidenta parto de la mongola imperio, „la Blanka hordo“, kiu iĝis apanaĝo de Ĝoĉio.
Rim.: Poste la Ĝoĉia apanaĝo estis dispartigata kaj diversaj partoj diversepoke ricevis la nomojn Blanka, Blua, Ora hordoj; tamen la fontoj kaj la historiistoj malakordas, kiu parto retenis la nomepiteton „Blanka“, kaj kiu iĝis „Blua“.
angle:
Jöchi ulus, Juchi ulus
beloruse:
улус Джучы , Джучыеў улус
germane:
Dschötschi-Ulus
hungare:
Dzsocsi ulusza
ruse:
Джучиев улус

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a apanaĝo: Mankas fontindiko.
~a apanaĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.