ĝinz/o, ĵinz/o NeoGlo , ĵins/o
ĝinzo, ĵinzo, ĵinso
- Pantalono de okcident-usona origino, el dreliko, ofte blua: sur la planko kuŝis malnovaj gazetoj kaj kovertoj, sur la ununura seĝo ies ĝinzo, ŝtrumpetoj, mamzono [1]; li portis nur grizan someran jakon kaj ĝinzon [2]; ni denove vidas ilin ĉiujn, la dancistojn kaj kantistojn kaj iliajn inojn, en trivitaj ĵinzoj, kun violkoloraj pluvmanteloj [3]; ĵinso sen poŝoj [4].
1.
Saliko: En fremda landoMonato
2. Pejno Simono: La profeta kursoMonato
3. Cezar: Cezar-prozpoemoj 05, 7, Adiaŭ, rusoj!
4. Okaze de la Tago de Virinoj, lernu.net
2. Pejno Simono: La profeta kursoMonato
3. Cezar: Cezar-prozpoemoj 05, 7, Adiaŭ, rusoj!
4. Okaze de la Tago de Virinoj, lernu.net
- angle:
- jeans
- beloruse:
- джынсы
- bulgare:
- дънки, джинси
- ĉeĥe:
- džin(s)y
- ĉine:
- 牛仔裤 [niúzǎikù]
- france:
- jeans
- germane:
- Jeans, Nietenhose
- hebree:
- ג׳ינס
- hispane:
- (pantalones) vaqueros, jeans, pantalón de mezclilla
- hungare:
- farmernadrág
- indonezie:
- jeans, jins
- itale:
- blue-jeans
- japane:
- ジーンズ [じーんず]
- nederlande:
- jeans
- pole:
- dżinsy
- portugale:
- jeans
- ruse:
- джинсы
- tibete:
- ཇིན་
- ukraine:
- джинс