ĝihad/o KrED
ĝihado
- 1.
- En islamo, lukto aŭ fortostreĉo celanta venkon de tiu kredo ‐ ĉu en la menso de islamano mem (la granda ĝihado), aŭ en la ekstera mondo (la malgranda ĝihado).
- 2.
- (komune) Speco de la „malgranda ĝihado1“, sankta milito: Bin Laden deklaris militon (ĝihadon) kontraŭ Usono en 1996 [1]. krucmilito
- angle:
- jihad
- beloruse:
- джыхад
- ĉeĥe:
- džihad
- ĉine:
- 圣战 [shèngzhàn], 伊斯兰圣战 [yīsīlánshèngzhàn]
- france:
- jihad
- germane:
- Dschihad
- itale:
- jihad
- japane:
- ジハード
- pole:
- dżihad
- portugale:
- jihad
- ruse:
- джихад
- turke:
- cihad
- ukraine:
- джихад
ĝihadismo
- Aktiva organizo kaj plenumo de ĝihado2: mi ne ŝatas la manieron, laŭ kiu ni parolas pri ĝihadismo: estas facile malestimi la personojn kiuj partoprenas ĝin, sed tio ne estas aparte kreiva [2].
2.
D. Khan, interv. J. Šopova, trad. K. Neeft: Ili elektis la pafilon, mi la kameraon,
Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
- beloruse:
- джыхадызм
- france:
- jihadisme
ĝihadisto
- Batalanto en ĝihado2: la templo de Bel en Palmiro estas ĝistere detruita de la ĝihadistoj de IŜ [3].
3.
C. Fiankan-Bokonga, trad C. Lavarenne: Historia rezolucio,
Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
- beloruse:
- джыхадыст
- france:
- jihadiste