guaŝ/o PV
guaŝo
- 1.
- Pentra farbo diluebla en akvo, simila al akvarelo sed densa, ne travidebla pro aldono de ceruzo aŭ alia blankigilo: post kiam Anton Mauve enkondukis lin fine de 1881 en la teknikon de akvarelpentrado, li verkis aldone per guaŝo kolorigitajn foliojn [1]; post unutaga sekiĝo, venas la detaligo, finskulptado per pinta tranĉilo, ankoraŭ unu tago da sekiĝo, kaj eblas farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko [2].
- 2.
- Pentraĵo, en kiu oni uzas guaŝajn farbojn: guaŝo de la germana pentristo Franz von Defregger: portreto de cigana knabo [3].
1.
Vikipedio, Vincent van Gogh
2. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio
3. Vikipedio, Guaŝo
2. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio
3. Vikipedio, Guaŝo
- beloruse:
- гуаш
- bulgare:
- гваш
- ĉine:
- 水粉画 [shuǐfěnhuà]
- france:
- gouache
- germane:
- Gouache, Guasche, Guaschmalerei
- hungare:
- gouache
- itale:
- guazzo
- japane:
- グワッシュ, グワッシュ画 [グワッシュが]
- katalune:
- aiguada, guaix
- nederlande:
- gouache (schilderij)
- perse:
- گواش
- portugale:
- guache, guacho
- ruse:
- гуашь
- ukraine:
- гуаш (вид фарб)