Gram/o PIV2
Gramo
- Hans Christian Joachim Gram (1853 - 1938), dana bakteriologo, fama pro sia metodo kolorigi bakteriojn.
Rim.:
La vortoj „gramkolorigo“ kc do ne rilatas al la mezurunuo
„gramo“.
- angle:
- Hans Christian Gram
- beloruse:
- Грам (бактэрыёляг)
- dane:
- Hans Christian Joachim Gram
- france:
- Hans Christian Gram
- germane:
- Hans Christian Gram
- ukraine:
- грам (міра ваги)
gramkolorigo
- Uzo de koloriga solvaĵo por distingi kaj observi bakteriojn, kiuj laŭ specoj konservas aŭ ne konservas la unuan koloron post acetona aŭ alkohola lavo: gram-kolorigo […] faciligas identigon kaj priskribon de la bakterioj [1].
1.
Vikipedio,
Gram-kolorigo, 2015-10-02
- beloruse:
- афарбоўка мэтадам Грама
- ĉine:
- 革兰氏染色 [gélánshìrǎnsè]
- france:
- coloration de Gram
- germane:
- Gramfärbung
- nederlande:
- gramkleuring
gramnegativa
- (pri mikrovivaĵo) Kiu ne konservas la koloron de gramkolorigo: oni povas distingi gramnegativajn disde grampozitivaj mikroorganismoj [2]; Vibrio fischeri estas Gramnegativa bakterio, malkovrita en 1889 [3]. cianobakterioj
- beloruse:
- грамнэгатыўны
- france:
- à Gram négatif
- germane:
- gramnegativ
- nederlande:
- gramnegatief
grampozitiva
- (pri mikrovivaĵo) Kiu estas kolorigebla per gramkolorigo: la Gram-pozitivaj bakterioj restas purpuraj, ĉar ili havas solan dikan ĉelmuron, kiu ne estas trapenetrebla por la solvaĵo [4]. bacilo, stafilokoko, streptokoko
- beloruse:
- грампазытыўны
- france:
- à Gram positif
- germane:
- grampositiv
- nederlande:
- gramnegatief