gnu/o PIV1

gnuo

ZOO Antilopo el afrika savano, nigra, kun larĝa kapo kaj kolhararo, vivanta en grandaj aroj, genro el familio bovedoj (Connochaetes): kuiriĝis ... fumaĵitaj pecoj de lumbaĵo el la gnuo [1]; ĉe ni estas kvar striaj gnuoj [2].
1. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 1978
2. Bestĝardeno Veszprém n.o.: naskiĝis, 2005-2006
beloruse:
 гну (антылёпа)
bulgare:
 гну (антилопа)
ĉeĥe:
 pakůň
france:
 gnou
germane:
 Gnu (Antilope)
itale:
 gnu (antilope)
katalune:
 nyu
latinece:
Connochaetes
portugale:
 gnu
slovake:
 pakôň
ukraine:
 антилопа гну

administraj notoj