glekom/o
glekomo
- Genro el la familio lamiacoj (Glechoma); kuŝanta herbo kun kor- aŭ renformaj dentrandaj aŭ noĉitaj folioj; kun blue violkoloraj labiaj floroj, kies triloba malsupra lipo havas grandan mezan lobon kun „barbeto“; kun du mallongaj kaj du pli longaj stamenoj: glekomo ankaŭ estas uzata kiel kuracherbo kontraŭ jukado kaj por vundoj, […] helpas kontraŭ juko kiun oni ekhavas de urtikoj, en kies najbareco ĝi ofte kreskas [kaj en] en bierfarejoj, [kie] ĝi estis la antaŭulo de lupolo [1].
rampanta glekomo
- beloruse:
- блюшчык, расходнік
- ĉine:
- 金錢薄荷 [jīnqiánbòhe]
- france:
- rampanta ~o: Lierre terresre, Herbe de la St-Jean, Courroie de la St-Jean, Drienne.
- germane:
- Gundermann
- hungare:
- repkény rampanta ~o: kerek repkény, földi repkény, földiborostyán.
- japane:
- カキドオシ
- katalune:
- gènere Glechoma rampanta ~o: heura de terra.
- latinece:
- rampanta ~o: Glechoma hederacea. Glechoma
- nederlande:
- glechoma rampanta ~o: hondsdraf.
- ruse:
- будра
- svede:
- Jordreva
- ukraine:
- розхідник
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.