gelat/o PVEF
gelato
- Gelatenaĵo: ŝi ĉirkaŭmordis kotleton, kaj metinte sur telereton violkoloran gelaton, ŝi viŝis la malpurigitajn manojn Metrop ; Kisjel, (acidaĵo), estas litva manĝaĵo, speco de gelato, preparata el avena pasto, kiun oni lavas per akvo, ĝis kiam ĉiuj farun-partetoj estas forigitaj [1]; por nutri la abelreĝinon ili preparas specialan nutraĵon tiel nomatan reĝan gelaton [2]; li havis senprecedencan sonĝon de grandaj ciklopaj urboj de titanaj blokoj kaj alĉielaj monolitoj, de kiuj gutis verda gelato, ĉio malbonaŭgura kun latenta hororo [3]. ĵeleo
1.
Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VI.
2. Vikipedio, Abelterapio
3. H.P. Lovecraft, trad. Charlotte Burton kaj Tim Rice: La Voko de Ĥtulho
2. Vikipedio, Abelterapio
3. H.P. Lovecraft, trad. Charlotte Burton kaj Tim Rice: La Voko de Ĥtulho
- beloruse:
- гель, жэле
- ĉeĥe:
- gel, rosol
- france:
- gelée
- germane:
- Gelee
- hungare:
- gél
- nederlande:
- gel, gelei
- portugale:
- gel, geléia
- ruse:
- желе
- slovake:
- gél, rôsol
gelatiĝi
- Fariĝi gelato.
- beloruse:
- пераўтварыцца ў гель, пераўтварыцца ў жэле
- ĉine:
- 塗凝膠物 [túníngjiāowù], 凝成胶状 [níngchéngjiāozhuàng]
- france:
- se gélifier
- germane:
- gelieren, eindicken
- hungare:
- gélesedik
- katalune:
- gelificar-se
- nederlande:
- indikken