1garnizon/o

garnizono

MIL
1.
Militistaro gardanta fortikaĵon, urbon aŭ daŭre loĝanta en ĝi: David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn [1]; oni decidis […] sendi al ili egiptan garnizonon kaj ĉesigi la militon [2]; urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo aŭ Skandinavujo [3]; resti garnizone en la urboj [4]; garnizona urbo.
2.
La loko kie estas instalita gardanta militistaro: la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto [5]; vilaĝo nomita Bolovadin, kie armitaj trupoj havis garnizonon kaj kie oni ludis marŝmuzikon kaj kantis patriotajn kantojn [6]. SIN:kantonmento
angle:
garrison
beloruse:
гарнізон
ĉeĥe:
místo posádky, voj.posádka
ĉine:
駐軍 [zhùjūn]
france:
garnison
germane:
Garnison
hungare:
helyőrség
itale:
guarnigione, presidio (mil. stor.)
japane:
守備隊 [しゅびたい], 駐屯部隊 [ちゅうとんぶたい]
nederlande:
garnizoen
pole:
garnizon
portugale:
guarnição
ruse:
гарнизон
slovake:
posádka
turke:
garnizon
ukraine:
ґарнізон

administraj notoj